Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La juĝo

Mi la homan historion legis kaj la finon atingis.
Kio estas do la homa historio? Sango-rivero,
kiu el la monto-rokoj de nebulkovrita paseo
fontas kaj seninterrompe fluas plu ĝis nia epoko.
Kaj ne kredu, ke ĝi ĉesis flui jam. La flu' ekirinta
ekripozos nur en sino de la mar', antaŭe nenie.
En sangmaron fluos fine tiu longa sangorivero.
Teruregajn tagojn al mi proksimiĝi mi vidas, kiajn
nia mond' neniam vidis, kaj ĉi tempo paca nur estas
tiu tombsilento, kiu post eklum' de fulmo kutimas
regi, ĝis ekskuas teron kaj ĉielon tondra muĝego.
Vidas mi vualon vian, ho profundsekreta futuro,
kaj la fean inspirfajron ekbruligante, mi travidas
ĉi vualon, kaj de tio, kio tie sub ĝi kaŝiĝas,
mi horore teruriĝas, sed samtempe ĝi min ekzaltas
por jubilo sovaĝarda. Ree, jen, la Dio Milita
la kirason sur sin metos, kaj premante pugne la glavon,
li sidiĝos sur ĉevalon, kaj tra l' vasta mond' galopante
la popolojn de la tero vokos al batalo decida.
Nia tero estos tiam nur du nacioj interluktaj:
la bonuloj kaj mavuloj. Kaj, venkitaj ĝis nun eterne,
venkos tiam la bonuloj. Sed ilia venko unua
kostos sango-maron. Tamen ja egale. Jen estos juĝo,
kiun Dio mem promesis per la buŝo de la profetoj.
Tio estos do la juĝo, post ĝi la vivo, la eterna
beateco komenciĝos, kaj ni por ĝi ne devos flugi
alĉiele, ĉar descendos la ĉielo mem al la tero.